Legacy Launcher 1.5 kaj supre enhavas subtenon de rajtigo kaj la haŭtsistemo Ely.by. Ĉio kion vi bezonas fari estas specifi al Account Manager vian kontan retpoŝton kaj pasvorton kaj la haŭtsistemo aŭtomate estos instalita sur ĉiujn el la lastaj versioj de la ludo, inkluzive de Forge-modifoj, problemaj OptiFine-versioj, authlib ktp. Ni rekomendas .jar version, ĉar .exe povas esti blokita per via senvirusigilo.
Instrukcioj por instali la haŭtsistemon
Instrukcioj por Vindozo:
- Premu samtempe Win+R (klavo Win estas kun Microsoft-simbolo).
- En malfermita fenestro vi devas tajpi %APPDATA% kaj premi Enter-n. Aperas fenestro.
- Se vi vidas nur 3 dosierujojn, do vi devas malfermi Roaming dosierujon. Tiam malfermu .minecraft dosierujon.
- Iru al la dosierujo "version", poste al la dosierujo de interesa versio kaj vidu la dosieron nomatan "versio".jar (eble sufiksoj ne videblos).
- Alklaku per dekstra musbutono la trovitan dosieron kaj elektu "Malfermi Kiel...".
- Elektu pakilon WinRar aŭ 7-Zip.
- Se vi vidas META-INF dosierujon, do simple forigu ĝin.
- Malfermu elŝutitan el ĉi tiu retejo arkivon kaj simple ĵetu dosierojn el la arkivo al la arkivo kun Minecraft.
- Malfermu la dosierujon mods (Forge kreis ĝin dum la unua lanĉo de Minecraft).
- Malfermu elŝutitan el ĉi tiu retejo arkivon kaj simple ĵetu la dosieron kun jar-sufikso en la dosierujon mods.
- Se vi uzas OptiFine-n kaj volas uzi nian haŭtsistemon — uzu Legacy-Launcher-n, ĉar nia flikaĵo ne interkonvenas kun 1.6.4 kaj OptiFine.
- Movu al la dosierujo libraries, poste com/mojang/authlib.
- Malfermu elŝutitan el la retejo arkivon kaj vidu la dosieron authlib-x.x.x. Vi malfermu dosierujon en la arkivo kun la sama nomo kiel la dosiero.
- En la dosierujo anstataŭigu la originalan .jar dosieron al la dosiero el nia arkivo.
- Fermu ĉiun kaj provu ludi.
Instrukcio por Ubuntu (GNU/Linukso):
- Movu al la dosierujo /home/<via_uzantnomo>.
- Se vi ne vidas kaŝitajn dosierojn, do premu Ctrl+H.
- Trovu la dosierujon .minecraft (videbla nur se kaŝitaj dosieroj estas ŝaltita) kaj malfermu ĝin.
- Poste faru la saman kiel okaze de Vindozo.